Thomas Bruce, 7-a Grafo de Elgin kaj 11a Grafo de Kincardine (20-a de julio 1766 - 14-a de novembro 1841) estis skota nobelo kaj diplomato, konata ĉar li forprenis marmorajn skulptaĵojn (konataj ankaŭ kiel Elginaj Marmoroj) el la Partenono en Ateno.[1]
Li iĝis 7-a Grafo de Elgin jam kvinjaraĝa post sia frato William 6-a Grafo de Elgin, ambaŭ filoj de la 5-a Grafo de Elgin, nome Charles Bruce. Poste li eniris en la armeo kaj iĝis skota reprezentanto el 1790 ĝis 1807. Poste li estis diplomato en Aŭstrio, Belgio kaj Prusio. Poste li estis ambasadoro ĉe la Otomana Imperio inter 1799 kaj 1803.[2]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search